
Tiu ĉi ilo disponeblas en la menuo . Uzu ĝin por krei aŭskultadajn testojn por printi sur papero. Solfege kreos du versiojn de la dokumento: unu por ke la studentoj kompletigu, kaj unu kun la korekta respondo jam skribite. Tiu ĉi ilo estis aldonata pro peto de uzanto, sed ni ne scias ĉu ĝi fakte utilas praktike ĝenerale. Do bonvolu kontakti nin se vi vere uzas tion ĉi, kaj sciigu nin ĉu ĝi uzindas.
La butono ŝprucos menuon kun ĉiuj ekzercoj de la aktiva frontpaĝo el kiu tiu ĉi ilo povas krei ekzercojn: tiuj verkitaj uzante la la ekzerco-modulojn idbyname, melodicinterval kaj harmonicinterval. El leciondosieroj skribitaj por la modulo idbyname, nur la muzik-objektoj chord, rvoice kaj voice estas subtenataj.
malfermos dialogon kiu ebligos al vi elekti aŭ krei malplenan dosierujon, kaj tiam konservi dosierojn HTML aŭ LaTex kaj la grafikaĵojn en tiu dosierujo.
Kiam vi konservas kaj ŝargas je la dosieroj difinantaj aŭskultadajn testojn, la programo memoras la hazardajn demandojn, do ŝargi je dosiero kaj klaki en kreos ĝuste la saman teston. Klaku por krei novan hazardan aron da demandoj.